|Pri la revuo| |Nia nova redaktoro| |Nia emerita redaktoro| |Freŝa numero| |Jarkolekto 2012| |Arkivo de jarkolektoj| |Abono| |Detaloj por u6834397_abonpago| |Speciala propono| |Kontaktoj|

Pri la revuo
Nia nova redaktoro
Nia emerita redaktoro
Freŝa numero
Jarkolekto 2012
Arkivo de jarkolektoj
Abono
Detaloj por u6834397_abonpago
Speciala propono
Kontaktoj
Написать автору


Dmitrij Ŝevĉenko
  Ekde 2013 la respondeca redaktoro de "Scienco kaj Kulturo" estas Dmitrij Ŝevĉenko. Dmitrij estas denaska esperantisto. Naskiĝis en Moskvo 01-jun-1985. En 2008 bakalaŭriĝis pri la internacia ĵurnalismo ĉe filologia fakultato de Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj (RUDN). En 2010 sukcese defendis magistran disertacion «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado». La saman jaron daŭrigis lernadon per post-universitataj studoj, kadre de kiuj verkas doktoran disertacion pri komunikado en Esperanto. Strebas aktive disvastigi konojn pri Esperanto en la universitataj kaj sciencaj medioj. Partoprenas multajn sciencajn konferencojn kaj E-aranĝojn, prelegas kaj publikigas artikolojn pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo. En 2012 kune kun Anna Striganova organizis VI Moskvan internacian Lingvan Festivalon en RUDN, kie Esperanto estis vaste diversforme reprezentita. Ĝin partoprenis pli ol 1200 profesiaj kaj amatoraj lingvistoj. Nuntempe lu6834397_aboras kiel instruisto pri interretaj teknologioj por studentoj-ĵurnalistoj kaj ĉefredaktoro de la retpaĝaro de filologia fakultato, aktivas por la Akademio de televido kaj informacia komerco. Krome okupiĝas pri diversaj interretaj Esperanto-projektoj, fondis retan komunumon Esperanto.com, nuntempe estas kunordiganto de la konata E-eldonejo «Impeto», tradukis kaj kunverkis kelkajn librojn por ĝi. Lia libro «La tero, kiu volis forflugi» (kunverkita kun A.Striganova) trafis en la «furorliston» de la libroservo de 94-a UK, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. La tuta eldonkvanto de la libro plene elĉerpiĝis, ĝi ankaŭ estis tradukita kaj eldonita ruslingve. Laŭ la propono de UEA estis komisiito pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Kopenhago. En 2011 membriĝis en AIS kaj estis elektita kiel estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Multe blogas en kaj pri Esperanto. Gvidas kursojn kadre de Internacia Vintra Universitato (IVU) de AIS. Do, bonvenon!